blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Hesio |
Regiono: | Distriktaro Darmstadt |
Administra urbo: | Erbach |
Areo: | 623,97 km² |
Loĝantoj: | 97 577 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 161 |
Aŭtokodo: | ERB |
Municipokodo: | 06437 |
Komunumoj: | 12 |
Adreso de la distrikta administrejo: |
Michelstädter Str. 12 64711 Erbach |
rete: | www.odenwaldkreis.de |
Mapo | |
La distrikto Odenwald (germane Odenwaldkreis) situas en la federacia lando Hesio de Germanio. La distrikto havas areon de 623 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 97 577 loĝantojn. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
Najbaras norde la distrikto Darmstadt-Dieburg, oriente la bavara distrikto Miltenberg sudoriente la baden-virtemberga distrikto Neckar-Odenwald, sude la same baden-virtemberga distrikto Rhein-Neckar kaj sudokcidente kaj okcidente la distrikto Bergstraße. Nur iom pli ol 100 000 loĝantoj vivas sur ĝia tereno: laŭ tiu kriterio ĝi estas la plej eta distrikto de Hesio.