Distrikto Olecko - pole powiat olecki - ekde la jaro 2001 estas distrikto en la provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando - ĝi ekestis el la antaŭa distrikto Olecko-Gołdap. Administra centro estas la samnoma urbo Olecko. Ĝis la jaro 1945 la provinca teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. La distrikta ĉefurbo ĝis 1928 nomiĝis Marggrabowa, poste ĝis 1945 Treuburg. Fine de 2019 en la distrikto vivis 34 148 loĝantoj.