Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Karlsruhe |
regiona ligo: | Meza Supra Rejno |
administra sidejo: | Rastatt |
areo: | 738 km² |
Loĝantoj: | 234 981 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 302 po km² |
Aŭtokodo: | RA (Rastatt) |
Oficiala kodo: | 08216 |
La distrikto Rastatt [raŝtat] situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Rastatt. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo Meza Supra Rejno. La distrikto kovras parton de la rejna valo kaj de la norda Nigra Arbaro; la rivero Rejno estas ĝia okcidenta limo kaj dividas Germanion oriente kaj Francion okcidente.
La distrikto havas areon de 738 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 234 981 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Karlsruhe norde, Calw oriente, Freudenstadt sudoriente kaj Ortenau sude, krome en nordokcidento kun mallonga komuna limo la distrikto Germersheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. En la okcidento, la rivero Rejno konsistigas naturan limon al la najbara ŝtato Francio kun siaj arondismentoj Wissembourg kaj Haguenau ene de la departemento Bas-Rhin. La eksterdistrikta urbo Baden-Baden komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto.