distrikta blazono | situo de la distrikto |
---|---|
bazaj faktoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Monastero |
deviga regiona ligo: | Vestfalio-Lipo |
libervola regiona ligo: | regiona ligo Ruhr |
administra sidejo: | Recklinghausen |
areo: | 760,36 km² |
loĝantoj: | 619 732 loĝantoj (fine de decembro 2022) |
loĝdenso: | 850 loĝantoj po km² |
aŭtokodo: | RE |
oficiala kodo: | 0 55 62 |
subdivido: | 10 komunumoj |
administra adreso: | Kurt-Schumacher-Allee 1 45657 Recklinghausen |
retpaĝo: | www.kreis-recklinghausen.de |
mapo | |
La distrikto Recklinghausen situas en la nordo de la Ruhr-regiono en la nordokcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi apartenas al la distriktaro Monastero, estas membro de la provinca komunumligo Vestfalio-Lipo kaj en la regiona ligo Ruhr. Sidejo de la distrikto estas la urbo Recklinghausen. La distrikto, urbeca en la sudo kaj pli kamparaneca en la nordo, estas unu el la plej multhomaj en Germanio. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 619 732 loĝantojn.