Distrikto Baja

La Distrikto Baja (hungare Bajai járás) estas hungara distrikto en subregiono de Baja en departemento Bács-Kiskun.

Distrikto Baja en Hungario

La ĉefurbo estas Baja, kiu estas urbo, krome estas unusola grandvilaĝo, la ceteraj estas vilaĝoj. La distrikto etendiĝas sur ebenaĵo laŭ la Danubo.

La areo estas 1008,80 km², kie loĝas 66 600 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne