Distrikto Bihor | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
distrikto | |
Ĉefurbo | Oradea |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | BH |
Telefono | +40×59... |
Areo |
7 544 km² (6-a rango) |
Loĝantaro | 551 297 (stato de 2021, 11-a rango) |
Loĝdenso | 73/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Bihor estas distrikto (rumane județ) en la okcidenta Rumanio, en Transilvanio, ĉe la landlimo kun Hungario. Ĝia rumana nomo estas Județul Bihor, hungare estas Bihar megye kaj germane Kreis Bihor, ĉefurbo estas Oradea (Nagyvárad/Großwardein). Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 551 297 loĝantoj sur areo de 7 544 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 73 loĝantoj/km².
Najbaroj: oriente: distriktoj Sălaj kaj Cluj; sud-oriente: distrikto Alba; sude: distrikto Arad; okcidente: Hungario; norde: distrikto Satu Mare.