Distrikto Enz

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Karlsruhe
Regiona ligo: Norda Nigra Arbaro
Administra sidejo: Pforzheim
Areo: 573 km²
Loĝantoj: 202 536 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 336 po km²
Aŭtokodo: PF (Pforzheim)
Oficiala kodo: 08236

La distrikto Enz, germane Enzkreis [prononco "Enckrajs"], situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la eksterdistrikta urbo Pforzheim. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo Norda Nigra Arbaro. Sian nomon la distrikto havas de la rivero Enz [prononco Enc], kiu trafluas la teritorion.

La distrikto havas areon de 573 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 202 536 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Karlsruhe okcidente kaj norde, Heilbronn nordoriente, Ludwigsburg oriente, Böblingen sueoriente kaj Calw sude. La eksterdistrikta urbo Pforzheim preskaŭ komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj estas la administra sidejo, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne