Distrikto Hartberg

La distrikto Hartberg (germane: Bezirk Hartberg) estis administra unuo de la ŝtato Aŭstrio, kiu troviĝis en la oriento de la aŭstria federacia lando Stirio. Distrikta ĉefurbo estis Hartberg. Sur la distrikta areo de 958,82 kvadrataj kilometroj en 2011 vivis 66 730 loĝantoj. La 1-an de januaro 2013 ĝi kun la najbara distrikto Fürstenfeld unuiĝis al nova distrikto Hartberg-Fürstenfeld.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne