Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Ŝlesvigo-Holstinio |
Administra sidejo: | Pinneberg |
Areo: | 664 km² |
Loĝantoj: | 322 130 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 452 po km² |
Aŭtokodo: | PI (Pinneberg) |
Oficiala kodo: | 01056 |
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio | |
La distrikto Pinneberg - germane Kreis Pinneberg - situas en sudokcidento de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, nordokcidente de la urbo Hamburgo. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Pinneberg. La distrikto kovras areon de 664 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 322 130 loĝantojn. Laŭ areo ĝi estas la plej eta distrikto de la federacia lando, sed laŭ la nombro de loĝantoj la plej granda. La distrikto apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
Najbaras la ŝlesvigo-holstiniaj distriktoj Steinburg okcidente kaj norde, kaj Segeberg oriente, krome la federacia lando Hamburgo sudoriente kaj la distrikto Stade de la federacia lando Malsupra Saksio sudokcidente. La insulo Helgolando en la Norda Maro ekde la jaro 1932 apartenas al la distrikta teritorio.