Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
Administra urbo: | Ingelheim |
Areo: | 304 km² |
Loĝantoj: | 155921 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 489 |
Aŭtokodo: | RP |
Municipokodo: | 07338 |
Komunumoj: | 25 |
Adreso de la distrikta administrejo: |
Europaplatz 5 67063 Ludwigshafen am Rhein |
rete: | www.rhein-pfalz-kreis.de |
retpoŝte: | info@rhein-pfalz-kreis.de |
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato | |
![]() |
La distrikto Rhein-Pfalz, germane Rhein-Pfalz-Kreis, "apudrejna Palatinato", situas en la sudoriento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Ĝia administra sidejo estas la eksterdistrikta urbo Ludwigshafen, kiu do mem ne situas ene de la distrikta teritorio. Ĝis la 31-a de decembro 2003 la teritorio nomiĝis "distrikto Ludwigshafen".
Najbaras la distriktoj Südliche Weinstraße (suda vinstrato), Germersheim kaj Bad Dürkheim plus la eksterdistriktaj urboj Worms, Frankenthal, Ludwigshafen kaj Speyer en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, krome la distriktoj Karlsruhe kaj Rhein-Neckar plus la eksterdistrikta urbo Mannheim en la federacia lando Baden-Virtembergo kaj la distrikto Bergstraße en Hesio.