Distrikto Saale-Holzland

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Turingio
Administra sidejo: Eisenberg
Areo: 816 km²
Loĝantoj: 83 234 (fine de decembro 2022)
Oficiala kodo: 16074
Aŭtokodo: SHK
Situo ene de Turingio
situo de la distrikto en Turingio
Skema mapo de la komunumoj

La distrikto Saale-Holzland [prononco "Zale-Holclant"] - germane Saale-Holzland-Kreis - situas en la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Eisenberg. La distrikto, kiel indikas la nomo, karakteriziĝas per la rivero Saale kaj la pejzaĝo Lignolando Turingia (Holzland) kio klare indikas pri abundaj arbaroj. La distrikto kovras areon de 816 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 83 234 loĝantojn.

Najbaras la distrikto Burgenland norde, la eksterdistrikta urbo Gera kaj la distrikto Greiz oriente, la distriktoj Saale-Orla sude, Saalfeld-Rudolstadt sudokcidente kaj Weimarer Land plus la eksterdistrikta urbo Jena okcidente.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne