Distrikto Steinburg

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
Administra sidejo: Itzehoe
Areo: 1056 km²
Loĝantoj: 132 419
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 129 po km²
Aŭtokodo: IZ (Itzehoe)
Oficiala kodo: 01061
Situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La Distrikto Steinburg (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Ŝlesvig-Holstinio de Germanio. La urbo Itzehoe [iceHO:] estas la administra centro de la distrikto. La distrikto kovras areon de 1056 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 132 419 loĝantojn.

Najbaraj distriktoj estas norde Rendsburg-Eckernförde, oriente Segeberg, sud-oriente Pinneberg; sud-okcidente limas rivero Elbo kaj provinco Malsupra Saksio (distrikto Stade) kaj okcidente la Nordmara-Baltmara Kanalo, kun distrikto Dithmarschen transe. La distrikto apartenas al la metropola regiono Hamburgo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne