blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Vechta |
Areo: | 812 km² |
Loĝantoj: | 146924 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 168 |
Aŭtokodo: | VEC |
Municipokodo: | 03460 |
Komunumoj: | 10 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
La distrikto Vechta (aŭtokodo VEC, germane Landkreis Vechta, prononco [LANTkrajs FEHta:]) situas en norda Germanio, 30 ĝis 70 kilometrojn norde de Osnabrück, en la federacia lando Malsupra Saksio. La distrikto havas areon de 812 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 146 924 loĝantojn. Historie la teritorio apartenas al la landoparto Oldenburgio. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
La regiono estas kampara, kaj agrikulturo - precipe bestobredado kaj la prilaboro de viando - estas la ĉefa industrio. Bicikli tra la vastaj kampoj kaj marĉoj, de vilaĝo al vilaĝo, preter parte pitoreskaj trabfakaj farmbienoj, agrablas, ĉar krom montetaro en la sudo de la distrikto (la "Montoj de Damme", kun plej alta monto de 146 metroj), la regiono estas komplete ebena.
Plurloke, precipe impone en la nordo de la distrikto ĉe vilaĝo Visbek, troviĝas monolitaj tomboj el la ŝtonepoko. En la sud-oriento de la distrikto etendiĝas la lago Dümmer, la dua plej granda lago de Malsupra Saksio, kun bordo de 18 kilometroj, kiun eblas sporte ĉirkaŭpromeni, sed ĉefe uzi por velado kaj alispeca boatado - ne tre danĝeras, se pro troa vento boato subakviĝas, ĉar preskaŭ nenie la vasta lago profundas pli ol 150 centimetrojn. Vintre, kompreneble eblas glitkuri (sketi).
El Mühlen, parto de la komunumo Steinfeld, venas aparte sporte sukcesaj ĉevaloj kaj rajdistoj, kiuj gajnis plurajn olimpikajn medalojn.