Djuna Barnes | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Djuna Barnes, ĉ. 1921
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de junio 1892 en Cornwall-on-Hudson | ||||
Morto | 18-an de junio 1982 (90-jaraĝa) en Greenwich Village | ||||
Tombo | Greenwich Village ![]() | ||||
Lingvoj | kataluna • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Pratt Institute (en) ![]() Art Students League of New York (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Henry Budington (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Saxon Barnes (en) ![]() ![]() | ||||
Amkunulo | Thelma Wood (en) ![]() ![]() | ||||
Parencoj | Zadel Barnes Gustafson (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Lydia Steptoe vd | ||||
Okupo | poeto dramaturgo ĵurnalisto verkisto romanisto pentristo ![]() | ||||
Laborkampo | Poezio ![]() | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ladies Almanack ❦ Nightwood ❦ The Book of Repulsive Women vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Djuna Barnes (12an de junio 1892 – 18an de junio 1982) estis usona verkisto kiu ludis gravan rolon en la disvolvigo de la angla-lingva modernisma literaturo de la 20a jarcento kaj estis unu el la ŝlosilaj figuroj en la bohemia Parizo de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj post plenumi similan rolon en Greenwich Village de la 1910-aj jaroj. Ŝia romano Nightwood iĝis kulta verko de moderna fikcio, helpe de enkonduko fare de T. S. Eliot. Ĝi elstaras ankoraŭ pro ties portretaro de temoj pri lesbanismo kaj ties distinga verkostilo. Kiel ŝlosilromano, la novelo montras svagan portreton de Barnes mem en la rolulo de Nora Flood, dum la amanto de Nora nome Robin Vote estas komponaĵo de Thelma Wood kaj the Baronino Elsa von Freytag-Loringhoven.[1] Post la morto de Barnes, la intereso pri ŝiaj verkoj kreskiĝis kaj multaj el ŝiaj libroj estis denove presitaj.