Dnipro | |||
Urbo | |||
Katedralo de transfiguriĝo; modernaj loĝdomoj en la urba panoramo; la Merefa-ĥersona ponto kaj la Monaĥeja insulo sur Dnepro
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Дніпро | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Dnipropetrovska provinco | ||
Rivero | Dnepro | ||
Situo | Dnipropetrovsko | ||
- alteco | 155 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 27′ 00″ N 34° 59′ 00″ O / 48.45000 °N, 34.98333 °O (mapo) | ||
Areo | 405,00 km² (40 500 ha) | ||
Loĝantaro | 1 006 276 (2010) | ||
Denseco | 2 484,63 loĝ./km² | ||
Fondita | 1776 | ||
Primatoro | Ivan Ivanoviĉ Kuliŝenko | ||
Horzono | MET (UTC+2) | ||
- somera tempo | MET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 49000 | ||
Telefona antaŭkodo | +380 56(2) | ||
KOATUU | 1210100000 | ||
Situo de Dnipro enkadre de Ukrainio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dnipropetrovsk | |||
Retpaĝo: gorod.dp.ua | |||
Dnipro (ukraine Дніпро), ĝis 2016 - Dnipropetrovsko[1][2] (ukraine ukraine Дніпропетровськ)[3] estas la kvara plej granda urbo en Ukrainio post Kievo, Ĥarkivo kaj Odeso; ĝi estas la administra centro de la dnipropetrovska provinco (ekde 2019 teorie Siĉeslava provinco).
La urbo estis establita en 1776 apud la rivero Samara kiel administra centro por la terenoj de zaporogoj, kiuj iĝis parto de Rusia Imperio; en 1787 ĝi estis transportita al la nuna situo ĉe la rivero Dnepro aŭ Dnipro, apud la kozakan setlejon Polovica, kiu troviĝas en la nuna centro de la urbo. En la sama epoko sur la tereno de la nuna urbo ekzistis kelkaj aliaj kozakaj setlejoj.
Rezulte de la traktato Küçük Kaynarca inter Rusio kaj la Otomana Imperio en 1774, Novorusio iĝis parto de la Rusia Imperio. La urbo, tiam nomata Jekaterinoslav laŭ la nomo de la carino Katerina la 2-a, estis planita kiel la tria ĉefurbo de la imperio post Moskvo kaj Peterburgo[4].
En Ukraina Soveta Socialisma Respubliko tiama Dnipropetrovsko estis unu el la ĉefaj industriaj urboj de la lando. En la 20-a jarcento nuklea, defenda kaj kosma industrioj funkciis ĉefe en ĉi tiu urbo. Ĝis la 1990-aj jaroj pro la milita industrio la urbo havis la fermitan statuson.
En la moderna Ukrainio la urbo plu estas unu el la plej gravaj politikaj, industriaj, financaj, sciencaj kaj kulturaj centroj. Ĝi estas centro de dnipra aglomero, en kiu loĝas preskaŭ du milionoj da homoj. De Dnipro devenas la ĉefministrino Julija Timoŝenko kaj la prezidanto Leonid Kuĉma, kies politikaj karieroj komenciĝis en la urbo.