Doc Cheatham | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Adolphus Anthony Cheatham |
Aliaj nomoj | Doc Cheatham |
Naskiĝo | 13-an de junio 1905 en Naŝvilo |
Morto | 2-an de junio 1997 (91-jaraĝa) en Vaŝingtono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | jazz trumpeter (en) ![]() ĵazmuzikisto dirigento bandestro saksofonisto ![]() |
Adolphus "Doc" Cheatham (* 13-an de junio 1905 Naŝvilo, Tenesio; † 2-an de junio 1997 Vaŝingtono) staris kiel ĵaztrumpetisto proksimume 75 jarojn sur la scenejoj de la mondo, multe pli jarojn ol Miles Davis aŭ Louis Armstrong. Ĉi lasta estis lia modelulo. Jam en 1923 li akompanis Bessie Smith je ŝiaj koncertoj en Naŝvilo. Post transloĝiĝo al Ĉikago li ĉefe ludis ĉe Albert Wynn, sed ankaŭ ĉe Erskine Tate, kaj sur sonregistraĵo por Ma Rainey, tamen tiam sur sia unua instrumento, la aldosaksofono, kiun li nur en la malfruaj 1920-aj jaroj interŝanĝis pro la trumpeto honore al Louis Armstrong. Joe King Oliver donacis al li dampilo el kupro kaj latuno, kiun li uzis dum sia vivo.