Dogra lingvo | |||
डोगरी ڈوگرى (ḍogrī) | |||
natura lingvo • moderna lingvo | |||
---|---|---|---|
Dogri-Kangri-Bhateali | |||
Parolata en | Barato, Pakistano | ||
Regiono | Jammu, Kaŝmiro, Himaĉal-Pradeŝo, Panĝabo (Pakistano), Panĝabo (Barato) | ||
Parolantoj | 2 milionoj | ||
Skribo | Nagario, Takria, Perso-araba skribsistemo | ||
Lingvistika klasifiko | |||
Hindeŭropa | |||
Lingvaj kodoj | |||
Lingvaj kodoj | |||
ISO 639-2 | doi | ||
ISO 639-3 | dgo | ||
Glottolog | dogr1250 | ||
Angla nomo | Dogri | ||
Franca nomo | dogri | ||
ISO 639-3 doi | Dogri (ĝenerala) | ||
ISO 639-3 dgo | Dogri (specifa) | ||
ISO 639-3 xnr | Kangri | ||
Noto |
| ||
La Dogra Lingvo (डोगरी aŭ ڈوگرى) estas Hindarja lingvo parolatata de ĉirkaŭ du milionoj da homoj en Barato[1] kaj Pakistano, ĉefe en la regiono Jammu de Ĝamuo kaj Kaŝmiro, sed ankaŭ en norda Panĝabo, Himaĉal-Pradeŝo, aliaj partoj de Kaŝmiro, kaj aliloke.
Ethnologue nomas la dogran "makrolingvo" kaj inkluzivas la lingvon kangra sub ĝi. Sekve, laŭ Ethnologue, 3,8 milionoj da homoj parolas la dogran.[2] Sed la barata registaro klasifikas la kangran kiel unu el la 49 gepatraj lingvoj sub la lingvonomo la hindia.[3]
Dograj parolantoj estas nomitaj (ne-Esperante) "Dogra", kaj dogrujo, la dogre-parolanta regiono, estas nomita "Duggar". La dogra estas membro de la okcidenta pahari grupo de lingvoj. La lingvo estas nomata la pahara (पहाड़ी aŭ پھاڑی "Pahari") en Pakistano kaj Pakistane administrataj partoj de Kaŝmiro. Nekutime por hindeŭropa lingvo, la dogra estas tona, trajto kiun ĝi komunigas kun aliaj okcidentaj paharaj lingvoj kaj la panĝaba.