Doksologio (el la greka: doxa - gloro, logos - vorto, parolo)
estas liturgia formulo, per kiu oni laŭdas Dion. Ĝi estas mallonga himno, plej ofte uzata fine de preĝo.
Inter la plej konataj doksologioj estas
la aldonaĵo fine de la Patro nia: Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne. (Mat 6,13)
la Gloria Patri: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. (komparu Mat 28,19)
la teksto de Thomas Ken "Praise God from whom all blessings flow" reverkita en Esperanto kiel: Al Dio laŭdu tuta ter',/ Lin laŭdu la ĉiela sfer';/ Laŭdadu ni sen intermit'/ Al Patro, Filo, kaj Spirit'.