Doma fantomo aŭ familia fantomo laŭ popola kredo de diversaj kulturo estas fantomo kiu daŭre vivas en home loĝata domo. Dum ĝenerale fantomoj ofte karakteriĝas timigaj aŭ eĉ terurigaj, domaj fantomoj en mitologiaj rakontoj kutime estas protektaj estaĵoj, kiu gardas la domon kaj ĉirkaŭan teritorion kaj protektas la tie loĝantajn homojn kaj bestojn. Post malobeoj de tiuj tabuoj aŭ aliaj prifantomaj regularoj ili tamen povas iĝi aŭ ĝenaj, kiuj devas esti repacigataj aŭ forpelataj, aŭ ili malaperas, tiel retiras sian helpon, kaj postlasas homojn funebrantaj pri tiu perdo.