Dominia Astrofizika Observatorio

Dominia Astrofizika Observatorio
Observatorio
Dominia Astrofizika Observatorio
Dominia Astrofizika Observatorio
Dominia Astrofizika Observatorio
steloobservatorio [+]

Oficiala nomo: Dominion Astrophysical Observatory

Lando Kanado
MunicipoSaanich (Brita Kolumbio).

Supermara alteco180 m
Koordinatoj48° 31′ 13″ N, 123° 25′ 5″ U (mapo)48.520277777778-123.41805555556Koordinatoj: 48° 31′ 13″ N, 123° 25′ 5″ U (mapo)

Estiĝo1918
Posedanto de la lokoNacia Konsilantaro pri Esplorado

Dominia Astrofizika Observatorio (Kanado)
Dominia Astrofizika Observatorio (Kanado)
DEC
Situo de la observatorio en Kanado

Dominia Astrofizika Observatorio (Brita Kolumbio)
Dominia Astrofizika Observatorio (Brita Kolumbio)
DEC
Map
Dominia Astrofizika Observatorio

Vikimedia Komunejo:  Dominion Astrophysical Observatory [+]
Retpaĝaro: https://www.nrc-cnrc.gc.ca/eng/solutions/facilities/dao.html
vdr

La Dominia Astrofizika Observatorio (angle Dominion Astrophysical Observatory, france Observatoire Fédéral d'Astrophysique) estas astronomia observatorio en Kanado situita sur la Vankuvera Insulo proksime de la municipo Saanich (Brita Kolumbio), sur monteto Observatory Hill.

Ĝia MPC kodo estas 658 .[1]. Ĝi estis proponita kaj planita en 1910 de la kanada astronomo John Stanley Plaskett, apogita de la Internacia Unio por la Kunlaboro en Suna Esploro ; la arkitekto responsa pri la projekto estis Edgar Lewis Horwood (18681957).[2]

La Teleskopo Plaskett en 1920

Ĝi celis gastigi teleskopon de 72 coloj (1,83 metro) de diametro desegnita de John Stanley Plaskett en 1910, kiu estis antaŭvidita esti la plej granda teleskopo en la mondo. Sed malfruado en la konstruado faris, ke la teleskopo vidis sian " unuan lumon " nur la 6-an de majo 1918, ses monato post la Teleskopo Hooker de 100 coloj (2,54 m) de la Monto Wilson.

La 12-a de januaro 2001, la observatorio estis agnoskita Nacia Historia Loko de Kanado,[3] ĉar ĝi estas mondfama establaĵo, kiu permesis multenombrajn malkovrojn pri la naturo de la Lakta Vojo. Estis unu el la ĉefaj centroj de astrofizika esploro ĝis en la 1960-aj jaroj

  1. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
  2. Edgar Lewis Horwood ; el Revolvy (angle)
  3. Dominia Astrofizika Observatorio, Naciaj Historiaj Lokoj de Kanado (Brita Kolumbio) ; el la paĝaro de Canada's Historic Places (angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne