Don Bluth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Donald Virgil Bluth |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1937 (87-jaraĝa) en El Paso |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | El Paso • Payson • Santa Monica • Los-Anĝeleso • Argentino • Los-Anĝeleso • Fenikso • Scottsdale |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Brigham Young - anglalingva literaturo (dekjaro de 1950–1955) Universitato Brigham Young - anglalingva literaturo Springville High School (en) |
Familio | |
Patro | Virgil Ronceal Bluth (en) |
Patrino | Emaline Pratt (en) |
Frat(in)o | Toby Bluth (en) |
Parencoj | Mitt Romney (duaranga kuzo aŭ kuzino) Helaman Pratt (en) (praavo) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro movbildofaristo de rolulo filmproduktoro scenaristo reĝisoro |
Verkoj | Dragon's Lair Space Ace The Secret of NIMH An American Tail The Land Before Time All Dogs Go to Heaven Thumbelina The Pebble and the Penguin Anastasia Titan A.E. |
TTT | |
Retejo | http://www.donbluthanimation.com |
Donald Virgil "Don" Bluth (naskiĝis la 13-an de septembro 1937 en El Paso, Teksaso) estas usona animaciisto, kinreĝisoro, produktoro, verkisto, videoluda dezajnisto kaj posedanto de sendependa studio, kiu famiĝis ĉefe pro sia disiĝo el The Walt Disney Company en 1979 kaj sia sekva reĝisorado de animaciaj filmoj kiaj The Secret of NIMH (1982), An American Tail (1986), The Land Before Time (1988), All Dogs Go to Heaven (1989) kaj Anastasia (1997), kaj sia engaĝiĝo en la laserdiska videoludo nome Dragon's Lair.
Li estas konata ankaŭ pro konkurenco kun Disney dum la jaroj de la Disneja Renesanco (1989-1999). Liaj filmoj emas iĝi pli malmildaj kaj pli energiaj portretoj ol tiuj de Disnejaj filmoj. Ofte liaj filmoj inkludas mistikan elementon kun misteraj, neklarigeblaj fortoj.