• Madamina, il catalogo è questo • Batti, batti, o bel Masetto • Fin ch' han dal vino • Là ci darem la mano • Deh! vieni alla finestra • Don Giovanni, a cenar teco vd
Roluloj
Don Giovanni • Don Ottavio • Il Commendatore (Don Pedro) • Leporello • Donna Anna • Zerlina • Donna Elvira • Masetto • Q63676685vd
Don Giovanni aŭ pli precize: Il dissoluto punito ossia il Don Giovanni („La punita voluptulo aŭ Don Giovanni“) KV 527 estas Dramma giocoso en du aktoj de Wolfgang Amadeus Mozart laŭ libreto de Lorenzo Da Ponte. La opero, kiu havas prezentodaŭron de ĉirkaŭ 2 horojn kaj 45 minutojn, apartenas al la majstraĵoj de la operhistorio. En la interpretado de la temo Don Juan la Mozart-opero prezentas turnopunkton. Ĉi tiu temo, jam ofte antaŭ la opero de Mozart prezentita, fariĝis per la versio de Mozart kaj da Ponte arketipo, pri kiu okupiĝis personoj de la eŭropa kulturhistorio de E. T. A. Hoffmann ĝis Søren Kierkegaard.