Don Johnson

Don Johnson
Persona informo
Don Johnson
Naskonomo Donnie Wayne Johnson
Naskiĝo 15-an de decembro 1949 (1949-12-15) (75-jaraĝa)
en Flat Creek, Barry County,  Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kansaso
Wichita South High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Kelley Phleger (en) Traduki (1999–)
Melanie Griffith (1989–1996)
Melanie Griffith (1976–1976)
nekonata valoro (1973–1973)
nekonata valoro (1968–1968) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Patti D'Arbanville (mul) Traduki (1981–1985) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jesse Johnson
 ( Patti D'Arbanville (mul) Traduki)
Dakota Johnson
 ( Melanie Griffith)
Grace Johnson (en) Traduki
 ( Kelley Phleger (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kantisto
filmproduktoro
kantoverkisto
filmaktoro
aktoro
televida aktoro
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Aktorado, muziko, kina reĝisorado kaj kinfarado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1970– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Donnie Wayne JOHNSON (15a de Decembro 1949) estas usona aktoro, produktoro kaj kantisto. Li famis pri la ludado de la rolo de James "Sonny" Crockett en la televida serio de la 1980-aj jaroj nome Miami Vice, pro kiu li ricevis premion Ora Globo, kaj nomumon al premio Primetime Emmy pro sia laboro en tiu rolo. Li aktoris ankaŭ kiel titolrolulo en la serio de la 1990-aj jaroj Nash Bridges. Johnson ricevis stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo en 1996.[1]

Johnson en 1989.

Johnson aperis en filmoj kiaj A Boy and His Dog (1975), Tin Cup (1996), Machete (2010), Django Unchained (2012) kaj Knives Out (2019). Kiel kantisto, li publikigis albumojn Heartbeat (1986) kaj Let It Roll (1989). Lia titolversio de "Heartbeat" pintis en la No. 5 en la pintolisto "Billboard" Hot 100.

Johnson geedziĝis kvinfoje kun kvar virinoj. Dum la unua duono de 1972, Johnson renkontiĝis kun Melanie Griffith, 14-jaraĝa filino de sia kunaktorino de Harrad Experiment nome Tippi Hedren.[2] Kiam Griffith estis 15-jaraĝa, ŝi kaj Johnson ekkunvivis en luita domo en Laurel Canyon, Los-Anĝeleso.[2] Je ŝia 18a naskiĝtago ili engaĝiĝis, kaj geedziĝis en Januaro 1976; ili separiĝis tiun julion kaj divorcis en novembro.[3][4] En 1980, Johnson ekrilatis kun Sally Adams, patrino de la aktorino Nicollette Sheridan.[5] poste sekvis aliaj amaferoj, ofte kun pli junaj virinoj.

  1. "Don Johnson at Hollywood.com". Hollywood.com. Arkivita el la originalo la 31an de Januaro, 2009. Alirita la 5an de Januaro, 2009.
  2. 2,0 2,1 "A Baby for Don and Melanie", People, 27a de Februaro, 1989.
  3. California, Divorce Index, 1966-1984. California Department of Health Services.
  4. Zoglin, Richard (16a de Septembro, 1985). "Cool Cops, Hot Show". Time. Arkivita el la originalo en [1] la 31an de Decembro, 2008, Alirita en 25a de Februaro, 2009
  5. Star-News - Google News Archive Search.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne