Don Rosa

Don Rosa
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1951 (1951-06-29) (73-jaraĝa)
en Louisville
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Kentukio
St. Xavier High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Ann Payne (en) Traduki (1980–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bildliteraturisto
scenaristo
verkisto
ilustristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Don ROSA (aŭ plennome Keno Don Hugo Rosa) estas la plej konata de nuntempaj komiksaj verkistoj de Donald Duck. Li naskiĝis je la 29-a de junio 1951 kaj loĝas en Louisville, Kentukio, Usono (lia naskiĝurbo).

La plej konata verko de Rosa estas The Life and Times of $crooge McDuck (La Vivo kaj Tempoj de $kruĝo MakAnaso), kiu estas rakonto pri la vivo de Scrooge McDuck.

Oni povas trovi dediĉon al Carl Barks en preskaŭ ĉiu verko de Rosa. La dediĉo (D.U.C.K., Dedicated to Unca Carl from Keno - Dediĉita al onklo Carl el Keno) estas ofte kaŝita en la unua panelo aŭ la unua paĝo de la rakonto.

Krom la Donald Duck -verkoj Rosa verkis siajn proprajn komiksojn - nomataj Pertwillaby Papers kaj Captain Kentucky - en la 1970- kaj 1980- jardekoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne