Donald John TRUMP ([Donald Ĝon Tramp], angle prononcita ˈdɒnəld_dʒɒn_trʌmp) (naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Novjorko, Novjorkio, Usono) estis la 45-a Prezidento de Usono de 2017 ĝis 2021, grandskala posedanto de tero kaj konstruaĵoj, miliardulo, iama stelulo en televida filmserio (lia stelo estas sur la Trotuaro de famo en Holivudo, Los-Anĝeleso, Kalifornio). En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 li ricevis preskaŭ tri milionojn malpliajn da voĉdonoj ol sia oponanto de la Demokrata Partio Hillary Clinton, sed venkis per rezulto 306 kontraŭ 232 elektant-voĉoj.[1][2]
La decidan voĉdonadon por nova Prezidento de Usono faris la pli ol 500 prezident-elektantoj la 19-an de decembro 2016. Li estos la kvara usona prezidanto, kiu gajnis per la elektantaro sen gajni la plimulton da individuaj voĉdonoj. La diferenco (2 864 974 individuaj voĉdonantoj) estis la dua plej granda el la kvar fojoj, kiam tio okazis, kaj la plej granda post 1824.[2]
Li ekoficis kiel 45-a Prezidento de Usono, la 20-an de januaro 2017, kaj la ofico daŭris ĝis la 20-a de januaro 2021.