Doraemon (ドラえもん, Doraemon) estas mangao kaj animeo kreita en la jaro 1969 de la japanaj mangaistoj Himiko Fujisaki kaj Motoo Abiko, sub komuna pseŭdonimo Fuĵio Fuĵiko. La mangao estis publikigita en revuoj de la eldonejo Shogakukan, inter 1969 kaj 1996. Tri jarojn post la unua publikigo, en 1973, Nippon TV elsendis en Japanio 26 epizodojn de animeo bazita sur la mangao. Nova anime-serio de TV Asahi komenciĝis en 1979 kaj finiĝis en 2005, post 1787 elsenditaj epizodoj. Post la jaro 2005, aperis nova serio, kun renovigita animacio, kies novajn epizodojn ankoraŭ oni elsendas. Ĝi probable estas unu el la plej sukcesaj mangaoj el la historio.