Doris LESSING (naskiĝis la 22-an de oktobro 1919, mortis la 17-an de novembro 2013) estis angla verkistino.
Ŝi naskiĝis en Kermanŝaho, Irano. En la jaro 1924 ŝia familio transloĝiĝis al Suda Rodezio (nuntempe: Zimbabvo). Ekde 1949 ŝi loĝis en Londono.
La verkaro de Doris Lessing pritraktas tri bazajn temojn: kritikon de la socia realeco, la konflikton inter la unuopulo kaj la socio kaj la esploron pri la homa psiko. Grandan influon al la verkado havis la marksisma ideologio de la aŭtorino kaj la spertoj en Afriko.
Ŝi ricevis Nobel-premion pri literaturo en 2007 "pro sia eposa verkado pri ina sperto, kiu en skeptiko, pasio kaj vizio akre kaj rafinite testis fragmentan socion".