Drakoj kaj Galerioj | ||
---|---|---|
surtabla rolludo • grupo de verkoj | ||
Aŭtoro | Gary Gygax kaj Dave Arneson, | |
Eldonisto | Tactical Studies Rules | |
Eldondato | januaro 1974 | |
Drakoj kaj Galerioj aŭ Danĝerejoj kaj Drakoj (angle Dungeons & Dragons, foje ankaŭ “Drakoj kaj Danĝerejoj”) estas surtabla rolludo, origine kreita de Gary Gygax kaj Dave Arneson, kaj unue publikigita en 1974 de la firmao Tactical Studies Rules (TSR).[1] Nuntempe Drakoj kaj Galerioj estas eldonata de la firmao Wizards of the Coast kiu aĉetis TSR en 1997. Drakoj kaj Galerioj nun ekzistas en la kvina versio. En la tria versio unufoje la permesilkondiĉoj estis malstreĉitaj kiuj estis antaŭe tre striktaj. La bazregullibro estas atingebla per la Libera Ludpermesilo (Open Game Licence). Tio ebligis al multaj produktantoj krei diversajn pliajn eldonojn.
Drakoj kaj Galerioj estas rolludo en kiu ĉiu ludanto rolas specifan rolulon. Tiuj roluloj trairas imagitajn aventurojn en fantazia mondo. Unu ludestro servas kiel gvidanto kaj rakontanto, dume li aranĝas la tablan scenejon, kie la aventuroj okazas kaj rolas la loĝantojn. La roluloj formas grupon kiu interagas kun la loĝantoj de la sceno. Kune ili solvas dilemojn, engaĝiĝas en bataloj kaj akiras trezorojn kaj scion. Tiamaniere la roluloj akiras spertpoentojn kaj iĝas pli kaj pli fortaj.
La anglan vorton dungeons en ĉi tiu kunteksto oni povas traduki kiel "galerioj" (subteraj koridoroj aŭ trairejoj), "loĝejturoj", "subterejoj" aŭ "subteraĵoj". Temas pri subteraj labirintoj, en kiuj oni batalas monstrojn kaj serĉas trezorojn. Ne temas pri ĉefturoj aŭ karceroj.