Drawn Together | |
---|---|
animacia televida serio | |
Originala titolo | Drawn Together |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | Animacia komedio, realeca televidserio |
Amplekso | |
Sezonoj | 3 |
Epizodoj | 36 |
Daŭro sen reklamoj | 23 |
Elsendo | |
Elsendita | 27 okt. 2004 – 14 nov. 2007 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Drawn Together estas usona animacia situacia komedio kaj televidserio, elsendita de la kanalo Comedy Central de la 27-a de oktobro 2004 ĝis la 14-a de novembro 2007.
La serio estis kreita de Dave Jeser kaj Matt Silverstein. Ĝi estas parodio de la realeca televidserio The Surreal Life.
La ĉefaj roluloj estas kombinaĵo de personecoj rekoneblaj de la publiko. Drawn Together cetere uzis karikaturojn de famkonataj kartunaj kaj arketipaj figuroj. Tiuj krome parodias personecojn tipe videblajn en realecaj televidserioj.
Comedy Central reklamis ĝin kiel la unuan animacian realecan televidserion. Dum certaj epizodoj, la personoj partoprenas defiojn kiuj estas tre similaj al realecaj televiddefioj, kvankam tiu temo plejparte malaperis en postaj sezonoj.