![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
drozero Drosera L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La drozeracoj[2] (latine Droseraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas 3 genrojn kaj ĉirkaŭ 190 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas drozero[2].
Tiuj plantoj estas plurjaraj, moltigaj herboj insektomanĝantaj, ofte kun rozete aranĝitaj folioj, kiuj dense surhavas gluajn glandoharojn, al kiuj insektoj fiksiĝas (sunroso). Ili vivas ĉefe en marĉoj, sur nitrogen-malriĉa aero.