Dua Pola Korpuso

Dua Pola Korpuso
militista unuo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1943 vd
Fino 1947 vd
Lando(j) Pollando vd
vdr

Dua Pola Korpuso – granda taktika kaj operaca unuiĝo de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, en la jaroj 1943–1947.

Decembre 1943 transportita al Italio. Kiel parto de la brita 8-a Armeo, partoprenis la italan kampanjon. En majo 1944 konkeris Gustav-linion venkante en la batalo de Monte Cassino, poste ĉe la Hitler-linio (Piedimonte). Julie 1944 sur marbordo de Adriatiko liberigis Ankonon, aŭguste-septembre trarompis linion de gotoj, oktobre batalis en Apeninoj. Aprile 1945 partoprenis batalon pri Bolonjo. Post la Dua Mondmilito restis en Italio en la konsisto de okupaciaj armeoj. En 1946 transportita al Britio. Plimulto de soldatoj restis inter elmigrantaro kaj eniris Polan Korpuson de Prepariĝo kaj Dislokiĝo. En 1947 la korpuso estis malfondita.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne