Konga soldato kun mitraleto PK ĉe la Ruanda landlimo, 2001.Ĉirkaŭkalkulita teritorio tenita de frakcioj en 2001 al 2003.Militlandoj ĉe la Dua Konga Milito: Viola – Demokratia Respubliko Kongo Oranĝa – Koalicio kontraŭ-DRK Malhelblua – Koalicio pro-DRK Helblua – Aliancanoj de DRK, ne rekte engaĝitaj en la milito. Verda – politikaj subtenantoj de DRK
La Dua Konga Milito (konata ankaŭ kiel Granda Milito de Afriko) ekis en aŭgusto de 1998, iom pli ol unu jaron post la Unua Konga Milito kaj rilatis al kelkaj el la samaj tialoj, en la Demokratia Respubliko Kongo kaj oficiale finis en Julio de 2003 kiam la Transira Registaro de la Demokratia Respubliko Kongo enpoviĝis. Tamen la armitaj konfliktoj pluis ekde tiam pro la pliiĝanta insurekcio de la Militsenjoroj, kaj la konfliktoj en Kivu kaj Ituri. Temas pri enlanda milito, kvankam intervenis ankaŭ sektoroj de aliaj landoj. Foje tiu milito estas referencita kiel la Unua TutAfrika Milito.
Temas pri la plej mortiga milito en moderna Afrika historio, kaj rekte implikis naŭ afrikajn landojn, same kiel ĉirkaŭ 20 armitajn grupojn. Ĉe 2008, la milito kaj ties konsekvencoj estis mortigintaj 5.4 milionoj da homoj, ĉefe pro malsanoj kaj malsatego,[1] kio faris la Duan Kongan Militon la plej mortiga konflikto ekde la Dua Mondmilito.[2] Pliaj milionoj estis devigitaj translokiĝi el siaj hejmoj aŭ devis serĉi rifuĝon en najbaraj landoj.[3]
Spite formalan finigon de la milito en Julio 2003 kaj interkonsenton fare de la iamaj milit-landoj kaj -partioj por krei registaron de nacia unueco, 1,000 homoj mortiĝis ĉiutage en 2004 el facilaj eviteblaj kazoj de malnutrado kaj malsano.[4] La postaj milito kaj konfliktoj, kiaj tiuj de Kivu kaj Ituri, okazis inter alia pro la komerco de konfliktaj mineraloj.[5][6]
La Dua Konga Milito, komenciĝinta en 1998, detruis la landon kaj foje estas referita kiel la "Afrika Mondmilito" ĉar ĝi implikis naŭ afrikajn naciojn kaj dudek armitajn grupojn.[7][8] Malgraŭ la subskribo de packontraktoj en 2003, batalando daŭrigis en la oriento de la lando en 2007. Tiele, la troa pezo de seksperforto kaj aliaj perfortoj estis priskribitaj kiel la plej malbonaj en la mondo.[9] La milito estas la plej mortiga konflikto de la mondo ekde la Ĉina Revolucio, mortigante 5.4 milionojn da homoj ekde 1998.[10][11][12] Pli ol 90% ne estis mortigitaj en batalo, mortante anstataŭe pro malario, diareo, pulminflamo kaj subnutrado, plimalbonigita fare de dislokitaj loĝantaroj vivantaj en nesanitaraj kaj troloĝataj kondiĉoj al kiuj mankis aliro ŝirmiĝi, akvo, manĝaĵo kaj medicinoj.[13] Kvardek sep procento de tiuj mortoj estis infanoj sub kvin.[10]
↑ 10,010,1Dr. Benjamin Coghlan, Pascal Ngoy, Flavien Mulumba, Colleen Hardy, Dro. Valerie Nkamgang Bemo, Dro. Tony Stewart, Jennifer Lewis, Dro. Richard Brennan http://www.rescue.org/sites/default/files/resource-file/2006-7_congoMortalitySurvey.pdf PDF, Mortality in the Democratic Republic of Congo: An ongoing crisis: Full 26-page report, alirita la 21an de Marto 2013, 2007, paĝo 26.