Dua Meza Periodo de Egiptio

The political situation in the Second Intermediate Period of Egypt (c. 1650 — c. 1550 BC).
La tiama politika situacio (ĉ. 1650 — ĉ. 1550 ANE).

La Dua Meza PeriodoDua Intertempo markas periodon kiam Antikva Egiptio falis en malordon duafoje, inter la fino de la Meza Imperio kaj la komenco de la Nova Imperio. La epoko datiĝas proksimume inter la jaroj 1640 kaj 1570 antaŭ nia erao, kaj inkluzivas la dektrian ĝis deksepan dinastiojn de Antikva Egiptio.

La epoko plej konatas kiel la periodo de plipotenciĝo de la enmarŝintaj Heka Ĥasut (egipte 𓋾𓈎𓈉 ḥqꜣ-ḫꜣswt, Heka-ĥasut, greke Ύκουσσώς, Hikussos, latinigite Hyksos, esperante ili laŭ PIV nomatas Hiksosoj), grupoj de ŝemidaj enmigrintoj, kiuj inter la jaroj 1719 kaj 1692 antaŭ Kristo invadis Egiption kaj armee estis tre sukcesaj pro uzo de la novaj militiloj ĉevaloj, batalĉaroj kaj pafarkoj. La Heka Ĥasut komence okupis la orientan Nildelton, deklaris la urbon Avaris (egipte Hut-waret, greke Αὔαρις) sian ĉefurbon, iom post iom konkeris pli da teritorio, ĝis ili kontrolis la tutan Suban Egiption kaj konsistigis la dekkvinan dinastion. Ĉirkaŭ la jaro 1560 ili forpeliĝis el Egiptio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne