Dua koncilio de Niceo | ||
---|---|---|
![]() | ||
ekumena koncilio ![]() | ||
Komenco | 24-a de septembro 0787 vd | |
Fino | 23-a de oktobro 0787 vd | |
Antaŭe | Tria koncilio de Konstantinopolo • Koncilio kvinasesa vd | |
Poste | Kvara Koncilio de Konstantinopolo • Kvara Koncilio de Konstantinopolo vd | |
La Dua koncilio de Niceo (antikve-greke Δευτέρᾱ Σῠ́νοδος τῆς Νῑκαίᾱς, Deutérā Sínodos tē̂s Nīkaíās, latine Concilium Nīcaenum secundum) estas la sepa ekumena koncilio de katolikoj, ortodoksuloj, prakatolikoj kaj diversaj okcidentaj eklezioj. Ĝi okazis en 787 en Niceo (loko de la Unua koncilio de Niceo en nuna Turkio). Ĝi restarigis la honoradon de ikonoj kiuj estis subpremitaj per imperia edikto ene de la Bizanca Imperio dum la regado de Leono la 3-a.