La «Duarangaj seksaj karakteroj» aŭ «Duarangaj seksaj trajtoj» estas tiuj fizikaj kaj fiziologiaj trajtoj de seksa matureco kiuj distingas inter la du seksoj de specio, sed ne estas rekte parto de la reprodukta sistemo, pro kio ili ne inkludas la seksorganojn, kaj tiele ili estas diferencaj el la unuarangaj seksaj karakteroj.
La duarangaj seksaj karakteroj permesas distingi la diferencajn seksojn.[1] Ties diversaj etapoj de disvolviĝo varias laŭ la specioj. Tiuj havas rilaton kun multaj aspektoj anatomiaj, funkciaj aŭ biologiaj de la internaj reproduktaj organoj.
La apero de tiu trajtoj estas stimulita de la produktado de hormonoj (de androgenoj aŭ oestrogenoj), kio estas determinata de la genetika kodo.[2][3][4]