Dubaja Urbocentro | |||
---|---|---|---|
kvartalo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 11′ N, 55° 16′ O (mapo)25.18366111111155.266638888889Koordinatoj: 25° 11′ N, 55° 16′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Downtown Dubai [+] | |||
La Dubaja Urbocentro, en angla Downtown Dubai, iam konata kiel Downtown Burj Dubai, en araba داون تاون دبي, estas grand-skala, miks-cela disvolviga komplekso ankoraŭ disvolvigata en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝi estas hejmo de kelkaj el la plej grandaj kaj gravaj mejloŝtonaj lokoj kiel Burĝ Ĥalifa, Dubai Mall,[1] kaj la Dubaja Fontano. Ĝi kovras areon de 2 kvadrataj kilometroj, je ĉirkaŭkalkulita kosto de 20 mil milionoj da usonaj dolaroj (73 mil milionoj da emirlandaj dirhamoj) je finkompletigo kaj je 2017, havis 13,201 loĝantojn.[2]
Tiu areo estas laŭlonge de la Avenuo Ŝejĥo Zajed, tra Alŭasl, nome komunumo en la nordokcidento de Dubajo. Ĝi limas sude kun la Business Bay kaj nordoriente kun la Financcentra Ŝoseo, kiu apartigas ĝin el Zabil Dua kaj Komerca Centro Dua.
Araba loka malaltnivela stilo de arkitekturo estas en la Malnova Urbo, dum altnivelaj nuntempaj konstruaĵoj dominas la ceteron de la areo. Dubaja Urbocentro proponas ampleksan gamon de altnivelaj hoteloj kiel Address Downtown, Vida Downtown, Al Manzil Downtown, same kiel de distrejoj kiel luksega araba bazaro, nome Suk Al Bahar kaj 3.5 km-longan strion de restoracioj kaj kafejoj sur la Bulvardo Ŝejĥo Mohammad bin Raŝid. Suk Al Bahar havas ĉirkaŭ 100 vendejojn kaj ĉirkaŭ 20 restoraciojn, kafejojn kaj vendejarojn apudajn al la Dubaja Fontano.[3]