Pri la aliaj signifoj de DUI rigardu en DUI.
Dui | |
---|---|
antropomorfa anaso • rolulo en bildliteraturo | |
Verko | DuckTales |
Informoj | |
Sekso | vira |
Specio | antropomorfa anaso |
Ekipita per | Basbala ĉapo |
Loĝloko | Anasurbo |
Patrino | Della Duck |
Gefratoj | Hui • Lui |
Dui Anaso, angle Dewey Duck, estas unu el tri antaŭpuberaj knabaj anasidoj, kiuj havas homajn ecojn kaj aperas en multaj komiksoj kaj animaciaj filmoj de la kompanio Walt Disney Company. Dui kaj la du aliaj anasetoj estas identaj fratoj kaj nevoj de Donaldo Anaso (angle Donald Duck) - el la triopo Dui rekoneblas pro tio, ke lia ĉapo estas nigra-blua. Laŭ pasporto la plena nomo de la anaseto cetere estus "Deuteronomy Duck", sed tiel neniu nomas lin - en tute klasika Esperanto oni teorie alternative ankaŭ povus nomi lin Duĉjo.