Duklando Brunsvigo-Luneburgo

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Brunsvigo (apartigilo)
Duklando Brunsvigo-Luneburgo
1235 – 1806

duklando • historia lando • princlando • ŝtato de la Sankta Romia Imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La Duklando Brunsvigo-Luneburgo, germane Herzogtum Braunschweig-Lüneburg aŭ pli precize Herzogtum Braunschweig und Lüneburg, estis germana ŝtato en la teritorio de la nuna Malsupra Saksio. Ĝi ekestis en 1235 el la propraĵoj de la dinastio Velfoj en la teritorio de la tiama duklando Saksio (proksimume la nuna lando Malsupra Saksio). Formale la duklando pluekzistis ĝis la fino de la Sankta Romia Imperio en 1806, sed kiel unu, nedividita ŝtato ĝi ekzistis nur ĝis 1269.

De la 13-a ĝis la 15-a jarcento pluraj dispartigoj dividis la duklandon en diversajn princlandojn (Fûrstentümer, en 1432 fine Braunschweig-Wolfenbüttel, Calenberg, Göttingen, Grubenhagen kaj Lüneburg). Iom post iom tiuj princlandoj – krom Braunschweig-Wolfenbüttel – reunuiĝis, kaj kun rang-altiĝo de la reganta princo al princo-elektisto ili dum la 18-a jarcento formis la novan elektoprinclandon Brunsvigo-Luneburgo.

Ĉe la fino de la Sankta Romia Imperio do ekzistis la jenaj du landopartoj:

  • elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo, neformale ankaŭ jam konata kiel elektoprinclando Hanovro (Kurhannover), kun ĉefaj urboj Hanovro kaj Luneburgo.
  • princlando Braunschweig-Wolfenbüttel, kiu ĝis 1291 estintis parto de Brunsvigo-Luneburgo, kun ĉefaj urboj Brunsvigo kaj Wolfenbüttel.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne