Duko de Alba

Blazono de la Duklando de Alba de Tormes.
Aktuala blazono de la Casa de Alba, ekde la unuiĝo kun Fitz-James Stuart (kun la blazonoj de Anglio, Skotio kaj Irlando).

Duko de Alba de Tormes estas titolo nobela hereda, kiun Henriko la 4-a de Kastilio donis al García Álvarez de Toledo kiam li igis la Graflandon de Alba de Tormes Duklando. Ĝi nuntempe, kaj de antaŭ pli de 500 jaroj, estas unu el la ĉefaj titoloj de Hispanio kaj donas nomon al la Domo, Familio aŭ Dinastio de Alba, kiel proprietanto de la sama. Tamen, oni devas konsideri ke en la duklando sekviĝis tri familioj: la origina familio de Alba aŭ de Álvarez de Toledo, ekstingita en 1755, la dua aŭ de Silva, ekstingita en 1802, kaj la tria kaj aktuala, posteularo de la filo ekster-geedzeca de la reĝo Jakobo la 2-a de Anglio kaj nomita Fitz-James Stuart.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne