La Dukolora mielvorulo aŭ Kaba mielvorulo (Mellivora capensis), estas la nura specio en la subfamilio de musteledoj nome Melivorenoj kaj de ties nura genro Mellivora (mielvorulo). Ĝi estas indiĝena de Afriko, Sudokcidenta Azio, kaj la Hinda subkontinento. Spite sian nomon, tiu mielvorulo ne proksime similas al aliaj specioj de meloj, ŝajne similaj; anstataŭe ĝi montras pliajn anatomiajn similaĵojn al musteloj. Ĝi estas klasita kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN pro sia etenda teritorio kaj ĝeneralaj adaptoj al medio. Ĝi estas esence karnomanĝanta specio kaj havas malmultajn naturajn predantojn pro sia dika haŭto kaj ferocaj defendaj kapabloj.