![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Gujana tukaneto
Selenidera culik ![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
![]() "S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko. Distribuo de la ses specioj de Selenidera je 1969.
"S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Selenidera aŭ Dukoloraj tukanetoj estas genro de birdoj kiu enhavas 5 al 7 specioj de dukromaj tukanetoj en la familio de tukanoj nome Ramfastedoj. Ili troviĝas en pluvarbaroj de malaltaj teroj (sub 1500m) en tropika Sudameriko kun nur unu specio kiu atingas Centramerikon. Oni nomas tukanetoj ankaŭ la membrojn de la parenca genro de Aulacorhynchus aŭ verdaj tukanetoj.
Ĉiuj specioj havas verdajn suprajn partojn, ruĝajn subvostajn kovrilplumojn kaj makulon de nuda haŭtaĵo blua aŭ bluverda ĉirkaŭ la okulo. Malkiel plej parto de aliaj tukanoj, ambaŭ seksoj estas diferencaj laŭ koloro (sekse dukromaj; de tie la nomo dukoloraj tukanetoj), do temas pri evidentaj kazoj de Seksa duformismo. Ĉiu masklo havas nigrajn kronon, nukon, gorĝon kaj bruston kaj oranĝoflavan orelstrion. La inoj de plej parto de specioj havas la nigrajn partojn de la masklo anstataŭitajn de tre bruna kaj nur reduktitan aŭ eĉ neestan orelstrion, dum la ino de unu specio, tiu de Gujana tukaneto, havas grizajn subajn partojn kaj ruĝecan nukan kolumon, dum la ino de alia, tiu de Flavorela tukaneto, similas al ties masklo escepte pri la bruna krono kaj manko de orelstrio. La voĉoj de tiuj specioj estas altatonaj kaj kvakaj. Plej parto de specioj estas relative malgrandaj tukanoj kun totala longo de 30-35 cm, sed la Flavorela tukaneto tipe havas totalan longon de proksimume 38 cm.
Tiuj specioj tendencas manĝi solece aŭ laŭ paroj, manĝante ĉefe frukton. Ili estas sufiĉe trankvilaj kaj timidaj birdoj kiuj ĝenerale restas en densa foliaro. La nesto estas kavaĵo en arbotruo kiun la birdoj pligrandigas per elfosado per siaj bekoj. La blankaj ovoj estas kovataj de ambaŭ gepatroj.