Dumviva bonvola diktatoro (angle: Benevolent dictator for life) estas titolo donata al malgranda nombro de ĉefprogramistoj de libera programaro, kutime la fondintoj de la projektoj, kiuj fine juĝas dum disputoj en la komunumo. La esprimo ekaperis en 1995 rilate al Guido van Rossum, kreinto de la programlingvo Python.[1][2]
Oni ne devas miksi "dumviva bonvola diktatoro" kun la plej ofta esprimo por liberprogramaraj ĉefprogramistoj, "bonintenca diktatoro", kiu estis popularigita de Eric S. Raymond en lia verko "Homesteading the Noosphere" (1999).[3] En ĉi tiu tezo, Raymond traktas pri kiel la naturo de libera programado daŭre devigas la "diktaturon" bonintenca, ĉar granda malkonsento povas generi forkaĵojn el la projekto sub novaj ĉefontoj.