Dunkerque [dẽkerk ] (origine nederlande /flandre Duinkerke , esperantigite Dunkirko ) estas havenurbo kaj komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio , Frans-Vlaanderen respektive Flandre française . Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france , prononco [o d(ə) fʁãs ] aŭskulti , pikarde Heuts-d'Franche ) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale' ]). Ene de la departemento, la komunumo estas la administra centro de la arondismento Dunkerque kaj dividiĝas al la kantonoj Dunkerque/Duinkerke-1, Dunkerque/Duinkerke-2 kaj Grande-Synthe/Groot-Sinten .
La urbanojn oni kutime nomas dunkerquois respektive dunkerquoises se nur temas pri virinoj. La nomo "Duinkerke" signifas en la flandra la kirko en la dunoj .
La urboturo de Dunkerque kaj konstruaĵoj el la post-duamilita rekonstruo. En la urboturo troviĝas la Kariljono