Duobla dominanto estas akordo, kiu laŭ funkcia teorio estas speciala formo de interdominanto al dominanto. La duobla dominanto do estas la dominanto de la dominanto. Ĝi staras sur la kvina ŝtupo de la maĵortonalo, kies gamnoto estas la kvina ŝtupo de elirtonalo.
Ĉar dominanto (kaj per tio ankaŭ la inter dominanto kaj duobla dominanto) kutime estas maĵortrisono, la duobla dominanto uzas unu tonon ne gam-apartenan: La duobla dominanto e la tonalo C-maĵoro estas D- maĵoro kaj postulas f♯, kiun la C-maĵora gamo ne enhavas. Enestas pli orelfrapa: Jen la 2-a ŝtupo kutime estas diminuita akordo, do jam du tonoj estas alteraciendaj por rezultigi maĵorakordon. Tio signifas por la nomita ekzemplo: la tonoj de la 2-a ŝtupo c-minoro estas d-f-a♭; se oni formas duoblan dominanton, oni devas ŝanĝi f al f♯ kaj a♭ al a.
En la barokmuziko la duobla dominanto estis komence uzata malofte, sed je orelfrapaj lokoj. Ekde la vienklasika muziko ĝi estas akordo apartenanta firme al la kadenco. Ofte la akordoj aperas (ekzemple je ragtimoj aŭ en ĵazo) kun karakterizaj disonancoj. Ekzemple la dominanto ofte havas septon, kaj la duobla dominanto septon kaj naŭton. Tipa kadenco en C-maĵoro estas: