Duoninsulo Delmarva | ||
---|---|---|
duoninsulo [+] | ||
Lando | Usono | |
Regiono | Delvaro | |
akvejo | Atlantiko, Golfo Chesapeake | |
Koordinatoj | 38° 30′ 0″ N, 75° 40′ 0″ U (mapo)38.5-75.666666666667Koordinatoj: 38° 30′ 0″ N, 75° 40′ 0″ U (mapo) [+] | |
Longo | 300 km (186 mi) | |
Larĝo | 100 km (62 mi) | |
Duoninsulo Delmarva | ||
Vikimedia Komunejo: Delmarva Peninsula [+] | ||
La Delmarva Duoninsulo (angle Delmarva Peninsula) estas duoninsulo ĉirkaŭ 300 kilometrojn longa kaj ĝis 100 kilometrojn larĝa ĉe la orienta marbordo de Usono.
La duoninsulo estas dividita inter tri ŝtatoj - Delavaro en la nordoriento, Marilando en la okcidento kaj centro, kaj Virginio en la sudo
La nomo Delmarva estas hibrida vorto de la nomoj de tiuj tri ŝtato - Delavaro, Marilando kaj Virginio (angle Virginia), kaj estis establita je la komenco de la 20-a jarcento. Pli malnovaj nomoj estas Delaware and Chesapeake Peninsula kaj simple Chesapeake Peninsula [1] [2].
La plej grandaj loĝantarcentroj estas Dovero en Delavaro kaj Salisbury en Marilando. La areo de la duoninsulo, inkluzive de kelkaj grandaj insuloj en la Golfo Chesapeake, estas 14 127 km². Loĝantaro en 2000 : 681 000 homoj.