Dvarako aŭ Dvārakā, konata ankaŭ kiel Dvāravatī (en Sanskrito द्वारका "la pordohava [urbo]", eble kun la signifo de multaj pordegoj, aŭ alternative havanta unu aŭ kelkajn tre grandajn pordegojn), estas sankta historia urbo en Hinduismo, Ĝainismo,[1][2] kaj Budhismo.[3][4][5] Ĝi estas alternative literumita ankaŭ Dvarika. La nomo Dvaraka laŭdire estis donita al la loko fare de Bhagavan Kriŝna, grava dio en Hinduismo.[6][7] Dvaraka estas unu el la "Sapta Puri" (sep sanktaj urboj) de Hinduismo.
En la Mahabarato, ĝi estas urbo en tio kio estas nuntempe Dŭarka, iam nomita Kuŝasthali, nome fortikaĵo kiu estis reparita de la Ĝadavoj.[8] En tiu eposo, la urbo estas priskribita kiel ĉefurbo de la Anarta Regno. Laŭ la Harivamsa la urbo estis en la regiono de la Sindhua Regno.[9]
En la Hinduaj eposoj kaj en la Puranoj, Dvaraka estas nomata Dvaravati kaj estas unu el la sep "Tirtha" (pilgrimejoj) por spirita liberigo. La aliaj ses estus Mathurā, Ajodjo, Kaŝi, Kanĉipuram, Avantika (Ujjain) kaj Puri.[10]