E-Prime

E-Prime estas modifo de angla lingvo proponita de David Bourland. Li proponas nur forigi la verbon to be (“esti”) el ĉiutaga angla por klarigi la signifon de anglalingvaj frazoj kaj pligrandigi la kritikan penson de anglaparolantoj. Tio postulas interalie, eviton de la pasiva voĉo, kaj evito de rekta predikatado, ĉu substantiva ĉu adjektiva. Ekzemple, anstataŭ lions are animals (“leonoj estas bestoj”), povus diri, ke people classify lions as animals (“oni klasifikas la leonon kiel beston”; laŭlitere “personoj klasifikas leonojn kiel bestojn”).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne