E.T. la Eksterterulo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | E.T. the Extra-Terrestrial |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 11-a de junio 1982 |
Daŭro | 115 minutojn |
Kameraado | Allen Daviau |
Reĝisoro(j) | Steven Spielberg |
Produktisto(j) | Steven Spielberg kun Kathleen Kennedy |
Scenaro | Melissa Mathison |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Valo Sankta Fernando |
Muziko de | John Williams |
Ĉefrolantoj | Tamara De Treaux Henry Thomas Drew Barrymore Dee Wallace-Stone Robert MacNaughton Peter Coyote |
Produktinta firmao | Universal Studios |
Honorigoj | Saturn Award for Best Science Fiction Film • premio Ora Globo de la plej bona drama filmo • premio Ora Globo de la plej bona origina filma muziko • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • BAFTA Award for Best Original Music • Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado • Saturn Award for Best Special Effects • National Society of Film Critics Award for Best Director • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Director • Grammy Award for Best Score Soundtrack for Visual Media • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Film • David di Donatello for Best Foreign Director • Saturn Award for Best Music • Saturn Award for Best Writing • Boston Society of Film Critics Award for Best Director • Japan Academy Prize for Outstanding Foreign Language Film • Saturn Award for Best Classic Film DVD Release • National Board of Review: Top Ten Films |
E.T. – La Eksterterulo (originala titolo: E.T. the Extra-Terrestrial) estas usona sciencfikcia filmo reĝisorita kaj produktorita de Steven Spielberg, premierita en la jaro 1982 kun granda sukceso.
La filmo, kies registrado okazis inter septembro kaj decembro 1981 en Kalifornio (en kronologia maniero, por akiri plej konvinkajn kaj emocioplenajn aktoradojn), havis buĝeton de 10,5 milionoj da usonaj dolaroj kaj iĝis sukcesa, laŭdita de recenzistoj kaj publiko. Spielberg apartiĝis de la kutimaj rakontoj pri invadantaj kaj agresemaj aliplanedanoj: li montris vundeblan kaj amikan eksterterulon.