Ebla (arabe: إبلا) estas la antikva nomo [1] de la hodiaŭa Tel Mardiĥ, je ĉirkaŭ 60 km sud-ueste de Halepo, urbo de la norda Siria, kie en 1964 komenciĝis la prifosa kampanjo fare de arkeologia itala misio gvidata de Paolo Matthiae de la Roma Universitato "La Sapienza". La “tell” estis elektita pro la fakto ke ĝi situis en punkto preskaŭ meza inter Mezopotamio, Anatolio kaj Palestino, kie Ebla [2] povis ĝui de la avantaĝoj de la komerco kun tiuj zonoj, tra kiuj transiradis krudaj materialoj kiaj kupro, ligno, arĝento...
↑Citita en la analoj de Tuthmose la 3-a, signifas “blanka ŝtono”, referencanta al la kalkoŝtonaj tersurfacoj sur kiuj oni konstruis la urbon
↑Menciita en la akadaj raportoj de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo, sed ĝis tiam serĉata kaj netrovita.