Edgar von Wahl | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1867 en Olviopol, Ĥersona gubernio, ![]() |
Morto | 9-an de marto 1948 (80-jaraĝa) en Talino |
Lingvoj | Esperanto • Okcidentalo • Ido • germana • rusa • estona • franca |
Ŝtataneco | Estonio (1918–) Rusia Imperio (–1918) ![]() |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato Rusia Akademio de Belartoj ![]() |
Familio | |
Patro | Oskar von Wahl (en) ![]() ![]() |
Patrino | Lydia Amalie Marie von Husen ![]() |
Okupo | |
Okupo | lingvisto instruisto idisto esperantisto politikisto ![]() |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 932 |
Edgar VON WAHL [edgar fon val] aŭ Edgar de WAHL (naskiĝis la 11-an de aŭgusto, laŭ la julia kalendaro, 1867 en Ukrainio, mortis la 9-an de marto 1948 en Estonio) estis balta-germana instruisto de matematiko kaj fiziko en la Supera Reallernejo kaj oficiro de la Rusa Milita Maristaro. Edgar de Wahl estas unu el la ĉefaj pioniroj de Esperanto kaj tradukis en 1896 la verkon "Princidino Mary" (parte aperinta antaŭe, en 1889, kiel "Princino Mary"), de M. Lermontov. Post 1894, kiam granda parto de la esperantistaro neis reformon por Esperanto, li forlasis la esperantan movadon kaj en 1922 prezentis projekton por nova planlingvo, Okcidentalo.